la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Sunday, July 22, 2007

en kanado

saluton el Saskatuno, Kanado, kie mi estas de antaŭ unu semajno. Bedaŭrinde mi ne povis trovi e-iston en tiu ĉi malgranda urbo. Malofte okazas tiel ĉi al mi, ĉar preskaŭ ĉi en la mondo mi sukcesis trovi e-iston. Mi scias ke loĝas multaj e-istojn en Kanado.

Sunday, July 08, 2007

pasporton al koroj

fine mi trovis neniun e-iston en Saskatuno(kanado). ŝajnas ke neniu e-isto loĝas en tiu regiono. ĝis nun mi vojaĝis al multaj landoj. preskaŭ ĉie mi trovis almenaŭ unu. ĉu telefone ĉu vizaĝe mi povis paroli la lingvon en multaj landoj. eĉ en kelkaj urboj mi sukcesis partopreni en e-kunveno(j). tio estas granda avantaĝo: ĉie kontakti homojn sen lingva problemo. pasporton al koroj ni posedas, ĉu ne?

Monday, July 02, 2007

peto aŭ demando!

baldaŭ mi vojaĝos al Kanado por mallonga periodo. mi estos en Saskatoon universitato (Saskaĉevano) de 15a ĝis 22a de Julio. Ĉu iu el la legantoj de tiu ĉi vortoj konas e-isto(j)n loĝanta(j)n en saskatoon por iom praktiki la lingvon kaj interparoli en E-o? la vojaĝo estos plene fruktodona se mi povus uzi E-on enkaŭ tie! antaŭdankon.
mia retpoŝto: karamudini@gmail.com