la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Saturday, November 24, 2007

tro malrapida malhelpilo

mia plej severa problemo blogumi en "blogspot" estas malrapide deŝutebleco de "blogger.com". multfoje mi provis deŝuti paĝojn por aldoni komentariojn aŭ blogaĵojn, tamen mi malsukcesis ĉiufoje. ŝajnas ke mi devas ŝanĝi la servilon "blogger" se mi ne sukcesos plu. malfacile estas blogume per tiel malrapidja konektiloj al la reto. krome, multfoje ni vidas filtrigan paĝon kiu diras al ni ke ni ne havas rajton eniri al paĝo kiun vi celas. mi opinias ke filtrado estas unu el la plej malsaĝoj agoj de homo sapience.

Wednesday, November 21, 2007

revivo

longe longe me silentis. me ne intence ĉesis blogi nek nun intencas priskribi la kialon, sed nur pluen-iri la vojon. tio estas ke mi denove intencas revivi tiun ĉi blogon. me esperas ke denove mi povos re-havi blogajn geamikojn, intrŝanĝi ideojn kaj plifortigi la jam stariĝintajn amikecojn. sed pli agrable havi novajn retajn geamikojn.

Friday, August 10, 2007

revene hejmen


mi jam estas hejme post fora vojaĝo al kanado. tio estis mia unua vojaĝo al nordameriko, kvankam kelkfoje mi vojaĝis al sudameriko dum pasintaj jaroj. revene hejme mi estis survoje dum 48 horoj!

Sunday, July 22, 2007

en kanado

saluton el Saskatuno, Kanado, kie mi estas de antaŭ unu semajno. Bedaŭrinde mi ne povis trovi e-iston en tiu ĉi malgranda urbo. Malofte okazas tiel ĉi al mi, ĉar preskaŭ ĉi en la mondo mi sukcesis trovi e-iston. Mi scias ke loĝas multaj e-istojn en Kanado.

Sunday, July 08, 2007

pasporton al koroj

fine mi trovis neniun e-iston en Saskatuno(kanado). ŝajnas ke neniu e-isto loĝas en tiu regiono. ĝis nun mi vojaĝis al multaj landoj. preskaŭ ĉie mi trovis almenaŭ unu. ĉu telefone ĉu vizaĝe mi povis paroli la lingvon en multaj landoj. eĉ en kelkaj urboj mi sukcesis partopreni en e-kunveno(j). tio estas granda avantaĝo: ĉie kontakti homojn sen lingva problemo. pasporton al koroj ni posedas, ĉu ne?

Monday, July 02, 2007

peto aŭ demando!

baldaŭ mi vojaĝos al Kanado por mallonga periodo. mi estos en Saskatoon universitato (Saskaĉevano) de 15a ĝis 22a de Julio. Ĉu iu el la legantoj de tiu ĉi vortoj konas e-isto(j)n loĝanta(j)n en saskatoon por iom praktiki la lingvon kaj interparoli en E-o? la vojaĝo estos plene fruktodona se mi povus uzi E-on enkaŭ tie! antaŭdankon.
mia retpoŝto: karamudini@gmail.com

Wednesday, June 13, 2007

dormu trankvile