la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Thursday, December 21, 2006

La plej longa nokto

Hodiaŭ estas denove la plej lasta tago de aŭtuno. Konsekvence ĉi-nokte la plej longa nokto de la jaro kaj do hodiaŭ la plej mallonga tago de la suna jaro. Ĉio okazos laŭ nia malnova suna kalendaro. En Irano oni nomas la plej longan nokton "Jalda" festonokto. "Jalda" devenas de Aramea radiko signifanta "naskiĝo". Ĉar Oni kredas, ke Jesuo parolis aramee, kelkaj diras ke "Jalda" estas naskiĝofesto de la Kristo. Tamen preskaŭ ĉiuj en Irano kredas ke "Jalda" estas la naskiĝonoko de la suno!
Kutime oni klopodas festi la nokton. Precipe gefamilianoj kunvenas mangi fruktojn dum la nokto. Tial la fruktoprezo kulminas hodiaŭ. Por festi la nokton hodiaŭ mi aĉetis iom da fruktoj (akvomelono, pomgranato kaj persiko) pagante la sumon egala al mia taga salajro!