la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Sunday, November 19, 2006

verda domo

hodiaŭ mi ricevis retmesaĝon el iran-usona samideano, kiu anoncis verdan domon en Arizona, Usono. la domo, kiu havas babilejon, naĝejon, bibliotekon piknikejon ktp. gratulojn al d-ino Angelina Taremi, aktivulino.mi ekmemoris ke antaŭ 20 jaroj "verda domo" estis nomo de E-kunvenejo en Tehrano. tie kunvenis preskaŭ ĉiam gee-istoj el Tehrano, el la tuta lando kaj iam el aliaj landoj. oni kunvenis tie por lerni, komuniki, konversacii, festi ktp. la pordo ĉiam estis malferma al ĉiuj vizitantoj. bedaŭrinde tiu verda domo fermiĝis antaŭ pli ol 15 jaroj. la fermo kaŭzis ke oni perdis multajn geamikojn, kiujn altiris la domo. domaĝe.