la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Monday, October 16, 2006

malpacienco, ĉu malsaneco?

mi dubas ke multaj el vi, karaj legantoj, ne havas paciencon finlegi longajn skribaĵojn. bedaŭrinde mi estas de tiuj homoj, kiuj preferas mallongajn skribaĵojn. mi eltrovis ke ne abundas tiaj homoj kiel mi, kun malgranda pacienco. ĉu ne? multfoje mi konservis longajn notojn por finleiĝi poste, sed bedaŭrinde tio neebliĝis plej ofte.

Sunday, October 15, 2006

la unua aŭtuna pluvo

de antaŭ kelkaj horoj mi jam aŭdas brueton de pluvo. aparte grava estas la pluvo, ĉar tiu ĉi estas la unua pluvo, kiu malsekas Tehranon post kelkaj monatoj. ĉi-jara somero pasis tute senpluve. dume antaŭ monato ni spertis grandan pluvegon en la norda parto de la lando, kie enhavas malsaman klimaton. oni ja vidas ŝanĝon de la klimato dum proksimaj jaroj. mi memoras neĝon en Tehrano en la sama dato, falantan en Tehrano antaŭ 20 jaroj.

Sunday, October 01, 2006

la profesoro sciis nenion pei E-o.

la konatulino,pri kiu mi notis en mia antaŭa blogaĵo, nun parolas E-on kompeneble. hieraŭ ŝi komencis sian unuan lernoperiodon en la universitato. responde al la demando: "kiujn lingvojn vi scias", ŝi aldonis ankaŭ E-on. ĉeestantoj plejparte iam pli mal pli sciis pri la lingvo, sed la profesoro sciis nenion pei E-o. ŝi komencis studi lingvistikon!