la vivo
retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI
Saturday, September 30, 2006
konatulino, kiu okaze de nova lernojaro, komencis daŭri sian studadon pri lingvistiko, de du tagoj estas nia gasto por ankoraŭ kelkaj tagoj. hieraŭ ŝi petis de mi lernolibron pri E-o, por iom ekscii la lingvon. hodiaŭ vespere ŝi komencis paroli kun mi E-e. mirinda estas ke ŝi ofte ĝuste uzas akuzativon!
Thursday, September 28, 2006
sciencaj libroj
tuj post kiam mi emeritiĝis, mi komencis labori en privata firmao, kiu publikigas sciencajn librojn, precipe por junuloj. mi helpas la firmaon elekti, verki, traduki kaj publiki librojn. bedaŭrinde vere sciencaj libroj ne estas sufiĉe abunde aĉetataj en nia societo. anstataŭe tiuj specoj de libroj, kiuj helpas studentojn sukcesi en ekzamenoj estas plej vendataj. ni ne okupiĝas pri tiaj libroj, tial la firmao ne estas sufice riĉa, kiel konkursantoj estas!
Thursday, September 21, 2006
finiĝis la somero
pasis longa, kaj por mi, nekutima ĉi-jara somero. en nia lando okazos morgaŭ la fina tago de la somera sezono, laŭ nia suna kalendaro. anstataŭe postmorgaŭ komenciĝos la sezono aŭtuno, kiu alvenas ĉiam kune kun malfermiĝo de lernejoj kaj universitatoj. mi diris ke la somero estis por mi nekutima, ĉar mi multe vojaĝis dume, por sperti la unuajn monatojn de mia emeritiĝo. Antaŭ kelkaj horoj mi alvenis hejmon de mia familia vojaĝo al la norda parto de la lando. mi ne planas pluvojaĝi almenaŭ dum 3 monatoj.
Sunday, September 10, 2006
De antaŭ du tagoj denove mi estas en mia naskiĝourbo, post kelkaj jaroj. Sirĝano, urbo situata en sudorienta parto de irano, estas mia naskiĝourbo kaj ankaŭ loko, mi komencis memlerni E-on, kie antaŭ 27 jaroj. Tiam mankis tiu ĉi mirakla komunikilo (la reto) kaj mi devis atendi monatojn por ricevi respondleterojn de miaj E-o geamikoj. Nun mi estas en ret-kafejo, kie multaj junuloj plenbrue ludas interreton! mi konstatis ke nur malmultaj vere uzas la reton por komunikado aŭ informaj celoj, anstataŭe plejprto de ĉeestantoj nur ludas aventurajn retajn ludojn. La nuna Sirĝano multe malsimilas al la urbo, kiun mi forlasis antaŭ pli ol 20 jaroj. Jam en ĝi funkcias kelkaj universitatoj, kun vigla juna vivo. Novaj enloĝantoj, kaj novaj deziroj kaj vivomanieroj. Domaĝe ke troviĝas malmaute da malnovaj amikoj ĉi tie!