la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Wednesday, August 23, 2006


Tuesday, August 15, 2006

laborŝanĝo

mi emeritiĝis jam, kvankam mi ne estas emeritiĝinda. en nia lando oni emeritiĝas post pli mali pli 30 jaroj da laborado. ĉar mi komencis oficiale labori kiel 18 jarulo, nun, je la aĝo de 50, finis 32 jarojn da laborado. emeritiĝo por mi havas du malajn sentojn: morto kaj naskiĝo. mi mortis en mia eksa laborejo kaj naskiĝis en mis nova! tial por mi emeritiĝo signifas nur laborŝanĝo.

Wednesday, August 09, 2006

Homoj ne komprenas unu alian

Beĉjo rajtas esti malĝoja, sed ĉu ekzistas nun espero ke finiĝos baldaŭ la malĝojiga fonto? Antaŭ 14 jaroj mia filo naskiĝis en Damasko, tute proksima al Libano. Pro tio li sekvas ofte terurajn novaĵojn, kiuj elvenas el tiu mirinda parto de nia mondo. Li, kiu memoras ankoraŭ tiamajn malnovajn destruitajn konstruaĵojn trovitajn en Libano, demandis min kelkfoje: "Kial homoj, loĝantaj en mia naskiĝoregiono devas tiom ofte kaj longe suferi? Kiuj kulpas pro tio? Ĉu vere mankas solviga rimedo al la problemo"? Mi respondis ke la plej serioza problemo estas ke homoj ne komprenas unu alian.

Monday, August 07, 2006

Viaj infanoj

Hodiaŭ estas la tago de la Patro en nia lando. Tial mi rememoris pri verko de Ĝibran Ĥalil Ĝibran el La Profeto. Mi trovis ĝin surrete kaj provis traduki ĝin en E-o. Jen ĝi:
Kaj virino kiu tenadis bebon kontraŭ ŝia sino diris "Parolu al ni pri Infanoj." Kaj li diris: "Viaj infanoj ne eatas viaj infanoj. Ili estas la filoj kaj filinoj de Viva sopiro de si mem. Ili venas tra vi, sed ne de vi, kaj kvankam ili estas kun vi, jam ili ne apartenas al vi. Vi povus doni al ili vian amon, sed ne viajn pensojn, ĉar ili havas siajn proprajn pensojn. Vi povus enloĝigi iliajn korpojn, sed ne iliajn animojn, por ke iliaj animoj loĝas en la domo de morgaŭ, kiun vi ne povas viziti, eĉ ne en viaj revoj. Vi povus peni esti simila kiel ili, sed ne serĉu similigi ilin al vi, ĉar la vivo ne iras returnite nek restas kun hieraŭ. Vi estas arko, el kiu viaj infanoj estas sendataj antaŭen, kiel vivaj sagoj . La arkisto vidas la markon sur la vojo de la senlimeco, kaj Li fleksas vin kun Lia povo, tiel ke Liaj sagoj povu iri rapide kaj fore. Permesu via fleksiĝo en la Arkista mano estu ĝoje; ĉar kiam li amas la sagon kiu flugas, Li amas ankaŭ la arkon, kiu estas stabila".

Friday, August 04, 2006

Vikipedio

Ĉu vi scias ke ekde novembro 2001, estiĝis 55 781 artikoloj en la e-a versio de Vikipedio .

Listo de E-blogaro

Hodiaŭ mi aldonis liston de E-blogaro al tiu ĉi blogo. Vidu dekstran kolumnon.