la vivo
retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI
Thursday, June 15, 2006
hieraŭ oni diris ke la ŝtata irana ĵurnalo "Iran" ekreaperos de postmorgaŭ. la ĵurnalo estas arestita de post kiam enpaĝigis karikaturo, kiun oni suspektis kontraŭ irananoj turklingvanoj. tamen hodiaŭ respondeculoj pri juĝaj aferoj malkonfirmis la onidiron kaj persistis ke la ĵurnalo ankoraŭ restas arestite.
Friday, June 02, 2006
ferioj
hieraŭ estis vendredo, la semajna feria tago. hodiaŭ oni devas labori kaj lernejanoj devas ekzameniĝi. morgaŭ kaj postmorgaŭ denove estos feriaj tagoj. ne eblas vojaĝi por ke studentoj devas sinprepari por la ekzamenado. hieraŭ dum mia kutima promrnad, mi trovis Cirsium vulgare florantan! jen ĝi. (por Genova: tiu ĉi estas multe pli granda ol la floro kies foton vi sendis al mi. mi do pensas ke ĝi estas tute alia planto.)
Thursday, June 01, 2006
lingvoj kaj dialektoj
oni diras ke pli ol 60,000 dialektoj estas parolataj en irano. kelkaj el la dialektoj mem estas plenaj lingvoj. inter ili persoj: 51%, turkoj: 24%, giloj kaj mazandarananoj: 8%, kurdoj: 7%, araboj: 3%, turkmenoj, baluĉoj laj lortribanoj ĉio: 2%, aliaj tribanoj; 1%. vidu la priskribon en la persa.
denove karikaturo kreis tumulton
denove karikaturo kreis tumulton! aro da koleriĝitaj turklingvanoj protestis aperon de ironia desegnaĵo aperita en irana ŝtata ĵurnao nomata "iran". ofenditaj turklingvaj irananoj plendas ironian rigardon, kiu de tempo al tempo estas subtenenta de la perslingva plimulto. la ĵurnalo jam estas fermita pro la moka rigardo kaj la redaktoro estas en malliberego kune kun la desegnisto. urbestro de "ardabil", unu el la turkaj urboj de iran, deklaris hodiaŭ ke la tumulto rezultis 7000,000,000 da iraniaj rialoj (t.e. irana monunuo)(vidu la novaĵon en la persa). konklude, la lingvo ne povas esti konsiderata kiel malgrava kaj neglaktata en sociaj rilatoj. ĉu ne?
