la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Wednesday, February 22, 2006

Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj

UNESKO deklaris la 21a de februaro, kiel la internacia tago de gepatraj lingvoj. Tion oni faris unue por ke la mondo ne forgesu martirojn, kiuj mortiĝis en 1952 por starigi la Banglan lingvon en Pakistano, kaj due por altigi linguistikan kaj kulturan diversecon kaj multilingualismom. kvankam mi ne vidis la okazajxon vasta en la novaĵoj, mi rimarkis ke la angla, kiun oni traktas la ĉefa minacata lingvo al patrinaj lingvoj, ne estas tiel pionira kiel antaŭe, alivotre la angla lingvo ne plu estas la unua internacia invgo, ĉar mi legis sur la perslingva retpaĝo de BBC ke la Mandarina Ĉina lingvo nun estas pli forta ol ĉiam kaj plej eble estos la dua internacia lingvo baldaŭ. En la sama temo anoncis UNESKO ke preskaŭ duono da patrinaj lingvoj estas minacataj je morto. La rapideco de la morto de patrinaj lingvoj estas unu patrina lingvo ĉiun du semajnojn. vidu la novaĵon arablingve.
P.S. Legu ampleksan raporton pri "La angla lingvo iĝas minaco por Britio".

Sunday, February 19, 2006

Perdita Urbo

Ĝiroft reprezentas la plej malnovan antikvan urbon perditan, kiun oni altrovis plej nove. Ĝiroft estis leĝenda lando of Aratta, perdita fama dinastio el Bronza Aĝo. Laŭ restitaj skribaĵoj de ĉ. 2100 antaŭ Kristo, Aratta estis gaje ornamita ĉefurbon kun citadelo. Aratta artisma produktado estis rigardita ke ĉ. 2500 BC la Sumera reĝo Enmerkar sendis mesaĝon al la reganto de Aratta petanta ke metiistoj kaj arkitektoj estu ekspeditaj al lian ĉefurbon Uruk, por konstruadi templon honore al Inanna, la diino de fekundeco kaj milito.

Tuesday, February 14, 2006

5000 jaraj homaj manefaritaĵoj



En la jaro 2000, post granda pluvo, vilaĝano trovis vazon antikvan en pluva akvofluo elaperita el malnova tombejo. De poste oni eltrovis grandegan antikvan urbon, perditan en la aŭroro de la historio de la Homo sapiencis. Miloj de antikvaj objektoj restitaj de antaŭ 5000 jaroj montras ke urbo kuŝita en Ĝiroft estas la plej malnova!

Sunday, February 05, 2006

Ĉu ekzistas leĝa rimedo

Mi ne vidis ĝis nun la danajn karikaturojn pri la islama profeto, nek emas pri tio. Sed vidas la islaman mondon ekcititan, tumultantan kaj maltrankvilan pri ili. Kvankam ĉe ni tiu tumulto ne estas tiel forta, kiel ĉe arabaj landoj, restas por mi demandoj: Ĉu escence oni rajtas protesti kontraŭ tiaj aferoj? Kiel oni devas esprimi sin ke li aŭ ŝi ne estas kontenta pri tiaj karikaturoj. Ĉu ekzistas leĝa rimedo al la afero internacie? Aŭ ĉu restas nur ununura vojo:tumultadi?