la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Tuesday, January 31, 2006

Vintra vojaĝo

Jam mi estas hejme post vojaĝoj. Vintro ne taŭgas vojaĝi, ĉu ne? Post semajno ni havos 4 tagan ferion. Tamen multaj preferas vojaĝi. Lernejanoj jam finis sian ekzamenaron ĉi semajne.

Thursday, January 26, 2006

ter-trem-rezistaj brikaj tegmentoj



Kerman estas irana provinco, kuŝita ĉe marĝeno de dezerto kaj fama pro siaj brikaj konstruaĵoj kaj precipe fama pro oftaj kaj grandaj ter-tremoj. La urbo Bam, kiu detruiĝis okaze de granda ter-tremo antaŭ ĉirkaŭ du jaroj, situas en sud-okcidenta parto en tiu ĉi provinco. Jen fermita bazaro de la urbo Kerman, kun siaj arkaj kaj ter-trem-rezistaj brikaj tegmentoj!

Tuesday, January 24, 2006

Pordoj

Tre plaĉas al mi tiaj tradiciaj pordoj kaj pordetoj. Nuntempe oni malofte povas trovi de ili en la suda parto de Irano. La pordon mi fotis en Buŝehr, sude de la lando ĉe la Persa golfo.

Friday, January 20, 2006

Vojaĝo

Mi devas vojaĝi plurfoje dum venontaj tagoj. La vojaĝoj estas laboraj. Tra okcidenta parto ĝis la plej suda, kaj poste al norda; de tiu ĉi urbo al alia. Tamen mi havos multon por skribi pri, kiam venontsemajne mi havos tempon en Tehrano.

Friday, January 13, 2006

Moskeo en Kaŝano


Jen historia moskeo en Kaŝano, Irano. La foton mi faris antaŭ kelkaj monatoj, sed redaktis hodiaŭ por legantoj de tiu ĉi blogo.

Isfahano



Isfahano, hisoria urbo situita en la centro de Irano, fariĝis simbola azia kultura ĉefurbo de islamaj landoj por 2006, laŭ la decido de la ISlama Eduka Scienca kaj Kultura Organizaĵo (ISESKO). En cereminio, la urbestro ricevis la simbolan ŝlosilon antaŭ du tagoj.

Wednesday, January 11, 2006

La unua neĝo de la ĉi-jara vintro nun estas falanta sur Tehranon. La neĝo jam komenciĝis de antau 2 tagoj, kaj oni antaŭvidas ankoraŭ kelkajn neĝojn tagojn. Ordinare plaĉas al tehrananoj neĝo, ĉar ĝi donas bele blankan aspekton al la urbo, malmultigas la aeran polucion, kaj ĉefe infanoj ricevas feriajn tagojn pro neĝo! La bildo montras neĝon en la plej norda parto de Tehrano, ĉe la monto Darband.

Saturday, January 07, 2006

Varmigilo

Leginte tiun ĉi blogaĵon de Vastalto, mi rememoris pri forgesita maniero varmigi ĉambron en Irano, ĝis antaŭ 20 jaroj. Tian ĉi varmigilon oni metis ĉe angulo de ĉambro, sidiĝis kaj dormis duonkuŝante sub ĝi, tiel ke la kapo kaj la buŝo de la uzanto restis ekster la kovrilo, kiam li aŭ ŝi dormis. Ĉar la varmiganto estis karbono, kiu eligas la venenan gason karbonmonoksidon. La gaso ĉiujare mortigas homojn dumvintre.La plej bona avantaĝo de la varmigilo estis kunigi familianojn kune, anstataŭ ekz. gapi t.v., kiu estas vaste uzata de familioj nuntempe.

Thursday, January 05, 2006

3 anekdotoj

Jen tri aliaj satiraj anekdotoj de Obejd:
1. Diris amiko al amiko ke mia okulo jam doloras. Responis la amiko ke min doloris la dento pasinltjare, ĝin eltiris!
2. Persono perdis sian azenon. Dankadis al Dio tra la urbo. Oni demandis lin kial vi dankas Dion. Respondis ke ĉar mi ne estis sur la perdita azeno, se mi estus, tiam ankaŭ mi estus perdita!
3. Persono perdis sian fingroringon en la domo, sed serĉis pri ĝi ekster la domo, ĉar en la domo regis mallumo!

Tuesday, January 03, 2006

Patro kaj Filo

Patro iris vojon kun sia filo. Subite la filo falis en puton. Savi la filon ne eblis sen ilo. Laŭte la patro kriis al la filo, do, ke "Ne lasu la puton kara fileto! Mi iros hejmen kunporti ŝnuron savi vin!" Obejd Zakani, Irana granda Satiristo.

Sunday, January 01, 2006

E-blogoj

En la komenca tago de la nova jaro 2006, mi komencas blogi pri E-blogoj. Morgaŭan vesperon mi prelegos pri E-blogoj en la E-klubo de E-istoj de Tehrano,"Verdpensuloj' (kvankam oni ne ordinare pensas kolore). Mi opinias ke blogo donas al la bloganto povon de tute facila komunikado. Vi povas komuniki al la mondo kaj esprimi vin per via blogo, kiu mallongigas vian distancon al la tuta mondo, al nur unu klako.