la vivo
retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI
Friday, December 30, 2005
Monday, December 26, 2005
Tertremo
Tertremo havas por mi ian signifon de koincido. Pripensu:
1. Antaŭ du jaroj je la dato kiel hodiaŭ (la 26a de Dec.) okazis granda katastrofo de la tertremo en Bam, Irana urbo. Ĝuste dum la momento de la tertremo mi vojaĝis aviadile sur la ĉielo de la urbo, el la proksima urbo Zahedan, al mia hejmurbo Tehrano!
2. Jaron poste, je la sama dato, okazis pligranda katastrofo de cunamo en Azio!
3. Antaŭ ĉ. 1 monato, mi partoprenis en science-eduka landa konferenco en norda parto de Irano. Tiam, ĝuste en la momento, kiam la parolanto en la konferenco anoncis ke jam estas la momento de manovro pri tertremo en ĉiuj lernejoj de la lando, ni spertis veran tertremon kun la grandeco de ekzakte 5 en Richter skalo!
Sunday, December 25, 2005
Kristnaska Arbo

Hodiaŭ ne estas feria tago en Irano, kvankam estas Kristnasko. Nenion ŝanĝon oni konstatas okaze de La Kristnasko kaj la Nova Jaro en nia regiono. Tamen ekzistas kristanoj minoritaoj loĝantaj en Tehrano. Al ili la urbodomo donacos kristnaskan arbon pere de preĝejoj. La foto montras Kvartalon kie loĝas multaj Kristanoj. Feliĉan Kristnaskon kaj Novan jaron 2006.
Wednesday, December 21, 2005
La Persa Satiristo
Oni malofte trovas politikajn satiron en la historio de la persa literaturo. Obeyd estas la plej granda perslingva satiristo kaj poeto, mortinta antaŭ ĉ.550 jaroj. La plej fama vers-historio de Obeyd estas "Musoj kaj La Kato". En la historio li priskribas pri proup da musoj, kiuj observis la Katon konfesante al Dio ke li ne plu emas ĉasi, vori kaj manĝi musojn. Group de musoj trompiĝinte kolektive kunportis donacoj al la Kato por tiel danki la decidon. Tiam la Kato subite atakis al kompatindaj musoj kaj voris tiom, kiom eblis al li!Plu Pri Jalda
Responde al Ataly:
Oni ne klare scias pri la deveno de festo Jalda, la plej longa nokto de la jaro. Oni ne klare scias kiel kaj kial Jalda aldoiĝis al Irana festaro. Fakte Jalda estas la plej lasta nokto de la sezono aŭtuno kaj samtempe la komenconokto de la sezono vintro. Do la plej longa laŭ suna vintra solestico.
Irananoj de la antikva tempo kredis ke Jalda estas naskiĝofesto. La signifo de la vorto esprimas "naskiĝo"n tamen ne ĉiuj samopinias kies naskiĝofesto estas. Kelkaj kredas pri la naskiĝofesto de la suno, dum aliaj kredas je la naskiĝofesto de Jesuo.
Enlitiĝi plej melfrue, esti kun familianoj, parencoj, manĝi fruktojn, i.a. akvomelono, pomgranato kaj diversaj dolĉaĵoj kaj rostitaj semoj; estas inter farendaj agoj dum Jalda. Havu Bonan Jalda!

Tuesday, December 20, 2005
En la plej longa nokto de la jaro naskiĝis Jesuo
Ĉi nokte estas la plej longa nokto de la jaro. Ĉe ni ĝi estas la komenco de la sezono vintro, ĉar en Irano ni uzas sunan kalendaron. Por ekscii kion signifas la nokto vi povas legi tiun ĉi paĝon.
Aliflanke kuniklo, reage al mia antaŭa blogaĵo, demandis min ke ĉu Irananoj festas [la novjaron] je Marto? Ĉu ni havos printempan feston por saluti la novan jaron?
Jes! Ni festas nian novjaron je la 21a de Marto. Nia novjaro ne estas religidependa, sed natursezona! Fake, kune kun la novjaro komenciĝas la printempo. Ni do festas tiujn du kune.

Nova Jaro
Proksimiĝas kristnasko kaj nova krista jaro 2006. En multaj lando jam oni preparas sin por la plej grava festo de la jaro. Vidu ornamiĝintajn domojn sur tiu ĉi fotoblogo kaj sciu ke en Tehrano nenio ŝanĝas okaze de tiu grava evento, ĉar irana novjaro komenciĝas je la 21 a de marto.
Friday, December 16, 2005
Katastrofo Forgesita
Pri la tre bedaŭrinda kraŝo de milita aviadilo sur loĝdomoj en Tehrano kaj mortiĝo de multaj ĵurnalistoj, oni skribis kaj komentis sufiĉe multe en E-o. Interalie Reza en la dissendolisto de Irananoj, Ĝangalo inter siaj noticoj kaj Beĉje en sia blogo. Tamen oni sentas ke post 10 tagoj iom post iom la katastrofo estas forgesata de amaskomunikilaro. Sendube estas nature se katastrofo estas forgesita, sed eble sen klariĝo de la kialo ne!
Sunday, December 11, 2005
3 tagojn da ne atendita ferio
Post kiam oni anoncis ke pro koncentriĝo de polutantoj en la intense malpura aero de la ĉefurbo, Tehrananoj havos 3 tagojn da ne atendita ferio, ni tuj ekvojaĝis al la Nordo, kie nuntempe havas tute belan aŭtumnon. Vivi kun birdoj kaj arboj kaj aŭdi vivoplenan voĉon de la naturo, estas parto de avatnaĝoj de la eskapo.
Wednesday, December 07, 2005
la plej polucia
Estas absolute frua matene. Oni ne povas klare vidi eĉ domojn situataj trans la ĉea strato pro aera polucio. ĉiuj lernejoj estis fermitaj hieraŭ, sed de nun ĝeneralajn ferioajn tagojn en Tehrano ni ekhavos pro la polucio. Ni, do havos ŝancon forkuri de la plej polucia aero de Tehrano.
Hieraŭ, dum meze de la polucio falis aviadilo sur loĝdomj. Onidiras pri pli ol 100 mortiĝintoj. Novaĵon ne ĉiam estos bonaj; kelkfoje teruraj!
Hieraŭ, dum meze de la polucio falis aviadilo sur loĝdomj. Onidiras pri pli ol 100 mortiĝintoj. Novaĵon ne ĉiam estos bonaj; kelkfoje teruraj!
Tuesday, December 06, 2005
Scienca prelego, polucio kaj Franca gasto
Ni partoprenis en Esperanto prelego pri kormalsanoj pasintan vesperon. Fakte tiu prelego estis la unua scienca E-lingva, kiun mi partoprenis en mia lando. Ĉeestis ankaŭ franca Esperantisto, kiu provizore laboras en Tehrano. Hazarde la aero de Tehrano, kiu atingis al sia plej alta polucia nivelo kaj faris ke ĉiuj lernejoj estas fermataj hodiaŭ kaj morgaŭ, ne favoras al la funkciado de la koro!
Monday, December 05, 2005
Oni ŝtelis mian blogon
Oni demandis min keklfoje kial mi ekĉesis blogumi antaŭ kelkaj monatoj. Por respondi, mi devas iom klarigi ke okazis du ĉefaj malhelpaĵoj tiam: Mi vojaĝis eksterlanden kaj kompreneble tie mi ofte ne havis aliron al la reto. Sed la plej stranga malhelpiga okazaĵo jenas: Oni simple ŝtelis mian blogon! Tiu ŝtelisto ankoraŭ ne lasis mian nomon! Mi tute ne komprenas kiel oni povas facile fari tion surrete! Laŭ mia scio tiaj ŝtelaĵoj estas tute raraj kaj malabundaj en la reta mondo.