la vivo
Search This Blog
Thursday, October 21, 2010
sopiras printempon
en ĉirkaŭaĵoj de ni nuntempe oni povas trovi tiun ĉi purpuran floron, nomatan science Colchicum persicum (persa aŭtuna krokuso), kiu nomiĝas "sopiranta floro" en la Persa lingvo. la nomo devenas de la fakto ke la planto neniam renkontas printempon, tial ĉiam sopiras printempon.
Thursday, September 30, 2010
persa damao
Tuesday, September 28, 2010
unu el tri grandaj katoj
unu el la efikoj de la iama invado de mongoloj al Irano, estas postlaso de la mongola kalendaro, kiu iel estas uzanta ankoraŭ neoficiale en Irano. laŭ la mongola kalendaro (sed ne ĉina!) la kuranta jaro estas la jaro de leopardo.
irana neregistara mediprotektanto profitis la okazon, deklarate la kurantan jaron, La Jaro de Persa Leopardo.
la persa leopardo (panthera pardus saxicolor), kiu jam estis abunda sovaĝa besto en preskaŭ ĉiuj klimatoj de la lando, jam rariĝas rapide, pro malkonstruado de la naturaj loĝejoj fare de Homo sapience. la bela kato estas la tria granda karo, kiu endanĝeris de antaŭ 50 jaroj. la unua estis la persa tigra (Panthera tigris virgata), kiu malaperis jam, la dua estis la persa leono (Panthera leo persicua), kiu malaperis de Irano (sed nun vivas nur grupo de ĉ. 200 individuoj en Hindio).
Saturday, September 18, 2010
veterprognozo
post rigardi la karikaturon, enmetitan de Luis, mi ekmomoris iam en nia televido, oni veterprognozis jene:
... plensuna, samtempe parte nuba, kun ebleco pluvi dume, neĝa kaj ŝtorma sur montaro...
tio estas vera, ne anekdota!
p.s. mi ne sukcesi komenti al la afiŝo de Luis, ĉar la komentilo estas hispana!
Friday, September 17, 2010
mi estis subpremita hodiaŭ
hodiaŭ mi estis subpremita de ekzameno. la ekzameno estis tutlanda grandskala konkuro por abiturientigĉoj, kiuj deziras eniri universitaton. kompreneble la ekzameno ne estis por mi mem, sed por mia filo. konsideru ke oni elektas sian sorton por la resto de la vivo nur dum kelkaj horoj da ekzameno. ĉu tio kongruas al la deklaracio de la homa rajto?
Thursday, September 16, 2010
ĉĝŭŝ...
ofte mi renkontas la problemon kiel tajpi la ĉapelitojn (ĉĝŭŝ...) sur mian komputilon. ĉu ekzistas efika rimedo por la problemo? pardonu ankoraŭ mi estas iom naiva tajpi E-literojn.
Monday, September 13, 2010
Subscribe to:
Posts (Atom)