la vivo

retotagolibro de Mohammad KARAMUDINI

Name: Mohammad KARAMUDINI

Thursday, January 04, 2007

feliĉan novan jaron

De kelkaj tagoj ni jam estas en la jaro 2007. En Irano oni malmulte parolas pri la Kristnask-baza novjaro, ĉar ĉi-tie oni festas la novjaron en la Marto 21a, kiam okazas laŭsezona printempa ekvilibro en nia regiono. Tial en nia lando ĉio ade iras normale, sen ferioj kaj festoj. Malvarma, sed sunplena vetero regas nun Tehranon. Hodiaŭ estas vendredo, la semajnfina feria tago. Tial Matene silento regas la tutan urbegon Tehranon, anstataŭ tumultoj kaj bruoj.
Mi deziras al ĉiuj vi feliĉan novan jaron 2007.

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home